Kion diable ni scias?!

La materiaj kondiĉoj de la libereco.
La prologisto estas Antoni Domenech kaj la aŭtoro Daniel Raventós, ambaŭ ekonomikistoj, universitataj profesoroj kaj verkistoj.

Ĵus mi komencis legi ĉi tiun libron kaj decidis fari resumon por la blogo ĉar mi opinias ĝin tre interesa.

Nun mi nur skribas pri la prezento de la afero kiun ili faras kaj en la prologo kaj en la unua ĉapitro.

Tiu kiu unue parolis pri Baza Enspezo estas Robespiere en 1794 por esprimi la ideon ke la socio devas garantii al ĉiuj civitanoj, kiel unua rajto, tiun de la materia kaj socia ekistado. Thomas Paine (http://www.thomaspaine.org/Archives/agjst.html), iom poste, en 1796, parolis pri la neceso kaj la justeco krei "nacian fundon" pere de impoŝtoj sur la privata proprieto de la grundo cele starigi dumvivan pension por ĉiuj vivantaj homoj pli aĝaj ol 50 jaraj, ĉar: La terkulturado estas unu el la pli grandaj naturaj plibonigoj iam ajn faritaj de la homa creado. Ĝi dekoblis la valoron de la grundo. Sed la monopolo de la kampara proprieto komencinta samtempe al la terkulturado generis la plej grandan malbonon. Ĝi senigis la naturan heredaĵon al pli ol la duono de la loĝantoj de ĉiuj nacioj, sen doni interŝanĝe iun ajn subvencion pro tiu perdo, kio generis tiom da malriĉeco kaj malfeliĉo kiom neniam antaŭe ekzistis. Mia defendo de la senigitoj stariĝas ĉar temas pri rajto, ne pri karitato. Temas pri rajto de ekzistado de la senhavuloj, de la senigitaj je la natura praekonomio kaj de la simpla interŝanĝo. Oni povas konstati la eŭropean originon de ĉi tiuj respublik-demokratiaj ideoj ĉar la usonana Jefferson tute nescia pri la eŭropaj rapidigaj senigaj procezoj kaj nesentebla pri la senigado al nordamerikaj indianoj, daŭre serĉis la socian bazon de la nordamerika respublika demokratio nur ĉe la universaligado de malgranda individua agrara proprieto.
Ĉi tiu respublik-demokratia, specife eŭropea, origino de la ideo, kiu temas pri, senkondiĉe kaj universale, garantii la bazojn de la materia ekzistado de la homoj, kiel rajto historie derivita de la senigo al kiu ili estis submetitaj pro la disvolvigo de ekonomie tirana kaj eksproprietiga vivo, estis de longe forgesita, escepte kiel objekto de erudicia kuriozeco.
En la lastaj tri jardekoj ne hazarde reaperis la antikva ideo koincide kun la tutmondigo, eufemismo por kapitalisma kontraŭreformacio kiu estas giganta kaj rapidega procezo de senposedigo de la sociaj rajtoj konkeritaj laŭlonge de ses laboristaj generacioj ĉefe eŭropaj kaj usonaj; procezo ankaŭ de senproprigo kaj vendado, ie ajn aŭkcie, de la publikaj bienoj kaj servoj akumulitaj dank al penoj kaj ŝparo de kelkaj generacioj de laboristoj;  procezo de novkolonia senposedigo kaj alproprigo de l' akvo, fosilaj hejtaĵoj, arbaroj kaj natura patrimoniaro (inklude de la genetikaj kodoj de plantoj kaj bestoj) de la sudaj popoloj; procezo de senposedigo de formoj kaj prasociaj vivoj simple tradiciaj. Ĉio akompanita de sovaĝaj rabmilitoj reire al milita menso-stato ne plu konata ekde la Dua Modmilito.
Per la verko "Reala libereco por ĉiuj"  Philippe van Parijs klopodis ne nur disvastigi la Bazan Enspezon sed ankaŭ kontribui al la reorganizado de kontraŭatako. Jam pasis pli ol 10 jaroj post tiu verko kaj pli ol 20 ekde la unua artikolo kun provoka subtitolo "Kapitalisma vojo al komunismo" kaj nun la kapitalismo ŝajnas ke reiris al rabisma senkontrola kapitalismo antaŭa al la Unua Mondmilito anstataŭante tiun sociale reformitan kaj politike kontrolitan de la Dua Postmilito.
Antaŭ pli ol 20 jaroj aperis artikolo de la plej grava eŭropa defendanto de Baza Enspezo Philippe van Parijs "Kapitalisma vojo al komunismo" kunverkita kun la ekonomikisto Robert van der Veen kaj antaŭ pli ol 10 jaroj van Parijs publikigis la gravan verkon "Reala libereco por ĉiuj".
Dum tiu periodo la eŭropa progresemularo esperis antaŭenigi la maldekstron sed inverse okazis. La  neoliberalisma programo de detruo de la socia civitaneco antaŭeniris en la Europa Unuiĝo kaj poste, dum la naŭdekaj jaroj, la senprecedenta eksproprietiga senposedigo de la orientaj eŭropaj landoj, kio estas kiel detrua ramo (mur-rompilo) de socia dumpingo ene de la Europa Unuiĝo.
Kaj kulmine, dank al franca kaj nederlanda landoj, la momente malsukcesa klopodo bloki la neoliberalajn ekonomiajn politikojn pere de pseŭdokonstitucio far la skipo de Giscard d'Estaing.
La novliberalismo de Regan kaj Tatcher, t.e. la konfesita volo favori la plej riĉajn argumentante ke tiu celo estas evidente bona ne nur por tiu minoritato sed por la tuta socio, eĉ konvinkis parton de la maldekstraro. Nur kelkaj sudamerikaj landoj frontas la novkapitalismon. Maldekstraj liberuloj kaj filozof-politikaj teoriuloj iĝas radikaluloj en la lastaj jaroj.
Inter 1980a kaj la finaj jaroj de la 20a jarcento la brutta nacia produkto de la riĉaj landoj (aŭ disvolviĝintaj landoj) altiĝis de 20.000 ĝis 30.000 dolaroj (en dolaroj konstantaj de la jaro 1995) dum en la malriĉaj landoj malaltiĝis de 265 ĝis 257. Senreplika misproporcio. Tiuj grandaj ekonomiaj diferencoj estas la kialo pri la manko de libereco. Esti libera signifas ke oni ne devas peti permeson al iu ajn por vivi, esti libera signifas ĝui pri ekzistada sendependa materia bazo. Krom la materia manko, la malriĉeco estas ankaŭ vera obstaklo por la libereco de milionoj da homoj; kaj inverse: la manko de libereco de multaj homoj, la bezono ĉiam pli imperativa en kiu troviĝas la laboristaro peti ĉiutage permeson al la riĉuloj kaj al la tre riĉuloj por plu vivi sub iliaj diktitaj kondiĉoj ĵetas samtempe pluan pliigon de ekonomiaj diferencoj. Ĉar la malriĉeco, efektive, ne nur signifas materiajn senhavecon kaj mankon, enspezajn diferencojn; ĝi signifas ankaŭ dependecon de la kaprico aŭ avido de aliuloj, memestima fiasko, izoliĝo kaj socia disigo de kiu ĝin suferas. Tiu materiaj diferencoj (descendaj realaj salajroj, necertaj emeritaj pensioj, publikaj aŭ malŝtatigitaj aŭ paŭperigitaj (malriĉigitaj) servoj kaj... ĉiel-altaj financaj kaj grand-entreprenaj profitoj!) atingis, en la plej pova monda lando, malfacile pravigeblajn ekstremojn eĉ por tiuj pleje en akordo kun la statu quo. Gar Alperovitz, profesoro de la Universitato de Maryland skribas (*) en artikolo dekomence 2006 ke nun en Usono tiuj 2,5 milionoj pli riĉaj el la loĝantaro enspezas pli ol la duoblon ol tiuj 100 milionoj de usonanoj kun malpli da enspezoj. T.e. 1% de la loĝantaro pli riĉa duoblas la enspezojn de 34% de la malsupra tavolo! Tiom reliefa diferenco koncernas la liberecon de la plejmulto.

(*) En la angla Another World Is Possible kaj en la hispana Otros EEUU son posibles

Nepre necesas kompreni la mekanismojn kaj la kaŭzajn dinamikojn de tiu senposediga dezastro (katastrofo) se oni volas norme fronti ĝin per io ajn pli ol bonaj vortoj. Kune kun tiu neceso, en la lastaj tridekoj, estas la pli-malpli klara percepto de la limigoj de la idealaj normaj politikaj teorioj (vole abstraktitaj de la problemo de la civitana kapablo observi normojn kaj sekve de la problemoj pri institucia dezajno), ne-instituciaj (vole abstraktitaj de la institucia konfiguro de la socia vivo kaj' tre rimarkite, de la kaŭzaj dinamikoj de la institucioj regulantaj la proprieton) kaj ne-historiaj (vole abstraktitaj, inter aliaj, de la problemo de la akumulita riparo laŭ la tempo de maljustaj damaĝoj). Oni povas resti abstraktita de la reala mondo enfermita en iu ajn distraĵo por ne suferi depresiojn, kio ja estas necesa por survivi, sed la problemo estas ke kiam oni revenas la diablo atendas vin persone laŭ specialisto diris antaŭlonge.

Se vi ŝatis ĉi tiun enkondukon mi rekomendas vin reveni al mia blogo fojon semajne, viziti ĉiujn retejojn pri la Baza Enspezo (**) por legi artikolojn en lingvo komprenata de vi kaj se vi komprenas la anglan aŭ la hispanan nepre legu la libron: La materiaj kondiĉoj de la libereco de Daniel Raventós

La titolo en la hispana estas Las condiciones materiales de la libertad kaj ĝin eldonis El Viejo Topo,  kaj en la angla la titolo estas The Material Conditions of Freedom kaj ĝin eldonis Pluto Press . En Usono la libron distribuas Michigan University Press .

(**) Pri la baza enspezo en Esperanto:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Baza_enspezo
http://www.nodo50.org/esperanto/artik53.htm
http://satenhispanio.eresmas.com/artik53.htm
http://www.nodo50.org/esperanto/artik39.htm

Comments

doktoro Philippe Van Parijs: Esperanto ne estas justa.
Mi hodiaŭ skribas pri doktoro Philippe Van Parijs (pli larĝa artikolo en la angla vikipedio ), belga ekonomikisto kaj filozofo. Li estas profesoro de la universitatoj de Louvain-la-Neuve kaj Harvard. Tutmondan konatecon li havas kiel defendanto de "baza enspezo" kaj prezidanto de BIEN (Basic Income Earth Network=Monda Reto por la Baza Enspezo)

Li partoprenis nitobe-ajn forumojn (alia retejo), kune kun Humphrey Tonkin (US), Mark Fettes (CA), Robert Phillipson (DK), Francois Grin (CH). Li eĉ konatiĝis kun Seán Ó Riain, la prezidento de EEU.

Li nun verkas la libron Linguistic Justice for Europe and for the World (Lingva Justeco por Eŭropo kaj por la Mondo). Jen la prepara (pdf-a) versio de la kvina ĉapitro de la libro:  “Lingva diverseco: Kio ĝi estas? Ĉu ĝi gravas?”
Oni scias ke li konsideras ke esperanto ne estas justa lingvo por la homaro.

Antaŭ 3 jaroj, bedaŭrinde, mi maltrafis lian prelegon "“Social Europe: The Linguistic Challenge” en Barcelona Universitato. Mi demandis al konatulo kiu organizis ĝin ĉu li havas resumon aŭ io ajn, kaj li sendis al mi la tekston de la prelego, en la franca, en pdf-a formato: Europe multilingual.

Tiu konatulo mia, kiu membras en la plenumkomitato de Retejo por la Baza Rento kaj estas profesoro de la Sociologia Departamento de la Autonoma Universitato de Barcelona (UAB), diras al mi ke, "...efektive, Philippe ne kredas ke esperanto estas la solvo por tutmonda lingva justeco." Krome ankaŭ sciigas min ke Van Parijs faris ankaŭ kurson en la Universitat Pompeu Fabra (24-a de aprilo 2003), en kiu uzis sian tekston "Europe’s three language problems" (tri lingvaj problemoj de Eŭropo), kiu troviĝas pdf-e interrete.

Jen la esperanta referenco, kiun mi tradukis.

En ambaŭ tekstoj Van Parijs montras sian teorion pri la nejusteco de esperanto.

En la hispana mi trovis pdf-an dokumenton de Alejandro Pérez Vidal en kiu Alejandro Pérez parolas pri la penso de Van Parijs.

Comments

Plurlingvismo en la leĝo kaj en politiko
Van Parijs, belga ekonomikisto kaj filozofo, prelegis, gvidis kursojn, atelierojn, ktp. en Usono kaj Eŭropo ekde 2001 pri la temo "plurlingvismo en la leĝo kaj en politiko", kio portis lin al nuna verkado de libro Linguistic Justice for Europe and for the World (Lingva Justeco por Eŭropo kaj por la Mondo).

Li uzis sian tekston "Europe’s three language problems" (La tri lingvaj problemoj de Eŭropo), kiu troviĝas interrete (http://www.law.nyu.edu/clppt/program2003/readings/vanparijs.pdf).

El tiu teksto menciita mi elangligis la paragrafojn dediĉitaj al esperanto.

Esperanto?
Se teknologio ne ebligas liberigi nin de komuna lingvo, kial ni ne decidu favore al iu neŭtrala? Ĉi tiu dua solvo estas malpli reva, sed ŝanceliĝas kontraŭ du fatalaj malhelpoj. Unu estas ke ekzistas neniu neŭtrala lingvo, neniu lingvo egaldistanca de ĉiuj aliaj. Esperanto, ekzemple, membriĝas sendubasence al la okcidenta grupo de hindeŭropaj lingvoj, kun perceptebla latinaj, slavaj kaj germanaj ingrediencoj. Estas vere ke, malsame ol la angla, ĝi estus lernita lingvo por ĉiuj, kaj tial sia adopto kiel lingvafrankao estas pli egalrajteca ol tiu, de la angla aŭ la franca. Kaj ĉar ĝiaj sintaksaj kaj morfologiaj reguloj estas senesceptaj, ĝin lerni estus pli simpla, almenaŭ kompare kun la lernejana lernado de naturaj lingvoj.
Tamen, kiam proponite sur monda skalo, aŭ eĉ en Eŭropo rilate al la fina, la estona, la hungara, la eŭska kaj la malta kiel parto de la panoramo, ĝi ne povas klami al “neŭtraleco”. Kaj ĝi havas sekve neniun esperon esti vendita tutmonde surbaze de justeco precipe al tiuj, kiel la hindoj, la niĝerianoj, la sudafrikanoj aŭ eĉ la ĉinoj kaj la japanoj, kiuj jam investis amase en la lernado de alia okcidenta lingvo kaj  kiuj kompreneble havos malmultan paciencon por ĉi tiu nova eŭrocentrisma ludo al kiu ili estas entuziasme invititaj aliĝi. Cetere, eĉ se iu tutmonda neŭtrala lingvo estintus trovita, nenio malhelpus ke post iuj generacioj, okazus pliiĝo ekde lingvafrankao en la denaskan lingvon de iuj — kiel okazis en la svahilan, ekzemple — , kun la sekvo ke refoje neŭtraleco estus perdita kaj la tuta procezo desegni neŭtralan lingvon bezonus esti relanĉita.
La dua malhelpo estas enradikiĝita en la relativa vundebleco de artefarita lingvo, ĝuste tiom kiom ĝi ne estas la denaska lingvo de grava grupo. Investi je la lernado de tia lingvo povus esti relative malaltekosta pro la escepta simpleco de ĝiaj morfologiaj kaj sintaksaj reguloj. Sed ĉar parolaj partneroj, filmoj, muziko kaj televidaj elsendoj en tiu lingvo ne estas ĉie, ĝi ankoraŭ prezentas  signifan penadon por tiuj kun mezgrandaj lernaj kapabloj. Kaze de disvastiĝitaj naturaj lingvoj, estas sekura minimuma reveno de la lerna investo, dank' al la dekoj aŭ eĉ centoj de milionoj da homoj kun kiuj oni povas esti certa ke oni akiras la kapablon komunikiĝi. Eĉ en la kazo de Esperanto, la plej disvastiĝita inter la artefaritaj lingvoj aktuale rekomenditaj, ĉi tiu minimuma reveno ne estas garantiita, kiel ĉio dependas ĉu sufiĉa nombro da homoj volos fari kaj daŭre fari la intencan penon lerni la lingvon, kio mem  dependas de kiuj lingvolernaj elektoj ili esperas ke la aliaj faru.
La grandeco de ambaŭ malhelpoj daŭre pliiĝas kiel la angla daŭre kreskas pri denaskaj parolantoj, plejparte dank' al la neta migrado en anglalingvajn landojn, kaj, je multe pli rapida proporcio, specife pri la totala nombro de homoj kompetentaj en ĝi: la angla estas verŝajne la sola natura lingvo hodiaŭ, kaj certe la sola grava lingvo, kun (delonge) multe malpli denaskaj parolantoj ol homoj kiu lernis ĝin kiel dua lingvo. Konsiderinte la duoblan mekanismon skizitan de komence, elskui ĝin de ĉi tiu pozicio fariĝos ĉiam pli neebla tasko. Esperanto estas mirinda metodo por konekti kun bela aro de donacemaj kaj gastamaj homoj tutmonde, sed ĝi estas jam ne pli esperiga ol lerta softvaro kiel alternativa tutmonda komunikilo.

Comments

Alejandro Pérez Vidal: "La identeco de la hispana en la Eŭropa Unio"
Alejandro Pérez Vidal en artikolo pri "La identeco de la hispana en la Eŭropa Unio" (http://www.esletra.org/Alejandro_Perez.pdf) speciale atentigas la proponojn de Philippe Van Parijs, kies paragrafojn mi elhispanigis.

La ĉefa modifo kiun oni prezentas en la lastaj jaroj pri la politiko favora al la diverseco kaj al la tradukado konsistas akcenti pli klare la rolon de la angla lingvo en Eŭropo. Kiu tre energie defendas nun tiun opcion estas la belga sociologo Philippe Van Parijs. Liaj argumentaĵoj originas el la aserto ke la angla estas “lingvafrankao” kiu alirigas al plej riĉaj kaj variaj fontoj pri scio kaj penso kaj al plej larĝaj eblecoj pri grupa kaj persona komunikado; en siaj pluraj ĵusaj intervenoj li defendas maksimuman ĝeneraliĝon de tiu alirado.
Van Parijs estas samtempe favora al tio kion li nomas  “teritoriigo” de ĉiuj naciaj kaj regionaj lingvoj, t.e. la firma atribuo de la ĉefaj funkcioj pri komunikado al tiuj lingvoj en ĝiaj teritorioj. Tamen, laŭ li, konvenas respekti difinitajn angl-uzad-mediojn (ekzemple, la originalan lingvon de la plejmulto el la filmoj) kiuj faciligas la aliron al tiu lingvo. Samtempe, oni devas tion konsideri ĉies heredaĵo. Van Parijs sin referas  al la situacio de kelkaj landoj, kiel Svedio kaj Nederlando, kie oni multe antaŭeniris laŭ tiu vojo, kaj konstatas ke rezultanta diglosio ne damaĝis la uzadon de la naciaj lingvoj.
Tiu aŭtoro ne evitas konsideri la  komparajn avantaĝojn kiujn la eksplicita adoptado de la angla kiel  eŭropa frankalingvao povas oferi al la ekonomioj kaj socioj kiuj havas tiun lingvon kiel ĉefan. Laŭ li ĉi-rilate prezentiĝas problemo pri “distribua maljusteco” (2004a, 13-15) kaj li ĝin alpaŝas per analiza ilaro kiu karakterizas lian penson. Li eĉ prezentas la hipotezon pri sistemo mono-transpaga kiun devus plenumi la favorigitaj landoj (2004b, 15-16), speco de "brita ĉeko" retroa, sed koncedas sendube la politikan neverŝajnecon pri tio, ke tia transpago povas esti plenumita (2004b, 18). Tamen, li ankaŭ prezentas tion, ke la severeco de ĉi tiu relativa maljusto povas esti reduktita laŭ la tempo, kiom pli multe etendiĝos la kono de la angla kiel dua lingvo kaj ĝia rekono kiel la " lingvafrankao".
Cetere, ĉi tiu ekonomia maljusto ne estas multe pli granda (kvankam malsama, kompreneble), ol tiu kiu favoras la riĉajn ŝtatojn pri krudmaterialoj aŭ tiujn, kiuj povas ekspluati ekonomie siajn klimaton aŭ pejzaĝon. Cetere, oni ne forgesu la profitojn kiuj povas signifi por ĉiuj la vastigo de la angla, kiu malfermas eblecojn por komunikado sur skalo ĝis nun nesciata.

Comments

Ĉu vi scias kiu venigis la generalon Pavia en la Hispanan Parlamenton de la Unua Respubliko por puĉo?
Ĉu vi scias kiu estas la aŭtoro de la projekto de la stratnomoj de la Etendiĝo de Barcelono (l'Eixample)? Ĉu vi scias kiu venigis la generalon Pavia en la Hispanan Parlamenton de la Unua Respubliko por puĉo? Li povus esti sinjoro Víctor Balaguer (VB), la iniciatinto de la Katalunlingva Renaskiĝo. Vidu:

"Tio kion oni ne sufiĉe konas pri VB", estas la titolo de la rondtabla konferenco okazinta la 18-an de oktobro 2007 ĉe la Biblioteko VB.

VB estis beletristo, historiisto kaj politikisto tre grava sed sufiĉe silentigita dum la 20-a jarcento. Pro tio la prezidanto de la asocio "Amikoj de la Biblioteko-Muzeo VB", Manuel Claver Rosso, uzante alpruntitan artikoltitolon "Videblo kaj nevideblo de VB" prezentis kaj pridemandis la partoprenantojn Montserrat Comas, direktorino de la Biblioteko, Francesc X. Puig Rovira, loka historiisto kaj arto-kritikisto kaj Oriol Pi de Cabanyes, verkisto kaj iama direktoro de la Biblioteko-Muzeo VB.

Montserrat Comas detale montris faktojn pri la politika progresemo kaj federaciemo de VB kio kaŭzis, post lia morto, la forgeson fare de la instalitaj povoj ĉe Katalunio, kie la renaskiĝo de la lingvo jam ekfloris kaj malfermis la vojon al politika katalunismo,  kaj ĉe Hispanio kie la restaŭrita burbona monarkio tute ne volis aŭskulti pri "diversecoj". Ŝi rimarkis ke nur malmultaj progresistoj, ĉefe laboristaj kaj popolaj organizoj montris rekonon al lia laboro kaj dankis lin pro la impona Biblioteko-Muzeo kiun li donacis al nia urbo Vilanova i la Geltrú. Iu el tiuj organizoj skribis: laboristoj, kiam vi preterpasu antaŭ nia biblioteko kiun tiu granda homo VB donacis al nia urbo ne forgesu saluti.

Oriol Pi de Cabanyes parolis pri la frumatura verkisto, kies verkoj iom post iom elfluas en la renaskiĝo de la kataluna kulturo, pri la iniciatinto de la katalunlingva renaskiĝo kaj pri la pionira teatra kaj literatura verkisto en la kataluna, pri la politikisto revoluciema, kiu por forigi la burbonan monarkion, partoprenis en la konspiro de generalo Prim. Pro tio li devis ekziliĝi en Okcitanio, kie konis la poeton Mistral, revenis en Katalunion post la elpelo de Isabelo la Dua. Monarkisto kaj federaciisto, sed profunde parlamentana demokrato, estis ministro dum lla mallonga regado de Amado el Savojo kaj dum la Unua Hispana Respubliko. Tiam okazis ke en la lasta sessio de la republikana parlament, la konstantajn parol-perfortojn li ne kapablis elteni, pro tio li eliris el la Parlamento kaj poste rajde eniris la generalo Pavia kaj puĉis. Neniu scias sed iuj opinias ke estis rilato inter la eliro de VB kaj la eniro de la generalo. Post la restarigo de la burbona monarkio li eksiĝis kiel ministro kaj estis vicprezidanto de la Kongreso kaj fine kiam li estis nomumita permanenta senatano sin dediĉis al varbado por la dinastio kaj al konstruo kaj instalado de la impona Biblioteko-Muzeo kiun oni trovas ĵus elirante de la fervoja stacidomo sur la maldekstra strato fronte al Politeknika Universitato en Vilanova i la Geltrú. La unua ŝtono estis metita en 1882-a, antaŭ 125 jaroj kaj la Biblioteko inaŭguriĝis la 26-an de octobro 1884-a.

S-ro Puig Rovira, parolis pri la homoj el Vilanova i la Geltrú favoraj kaj malfavoraj al VB, pri kiuj anstataŭis lin en la hispana parlamento, pri la riĉuloj kun ekonomiaj interesoj en la hispanaj kolonioj. Estis bataloj inter la reakciemaj religiuloj kaj la progresemaj. Entute tre riĉe li pentris la panoramon tiutempan por kompreneti llan historion.

Denove pri la nevideblo de VB oni aldonis ke li estis ministro de la Kolonioj kaj post ne multe la kolonioj perdiĝis. Pro tio li estis forgesita de la instaliaj povuloj ĉar konsideris lin kulpulo. Ĉiuj prelegantoj insistis pri la graveco de Balaguer en la 19-a jarcenta historio de Hispanio sed ankaŭ en tio ke li estis tre polemika homo.

Mi spekulas, ĉar lia progresismo, ke li, se ne favoris la sendependecon eble volonte permesis la antaŭenigon de la sendependeco. Ĉu mi pravas? Interesitoj devas uzi lian/nian Bibliotekon por serĉi la veron. Fakte ĉiuj interesitoj en la hispana historio de la 19-a jarceto nepre devas traserĉi ĝin.

Comments